Melonganoj el bonifacianaj inspiritecoj

Jen recepto tre inspiriĝita de vegetara specialaĵo el la suda Korsiko. Mi gustumis tiun en restoracio en Figari.

Bonifacio, kun ĝiaj grandaj plaĝoj… kay ĝiaj ŝtonegoj, ĝiaj belaj virinoj je nudaj mamoj sur la plaĝo… kay ĝiaj Bidochons1 (tiuj, kiuj mi partoprenis dum mateno), ĝiaj belaj krekoj, ĝia nepenetrebla makiso, ĝia ardega suno, ĝia klara kaj varma maro, kaj ĝiaj… melongenoj.

Veganaj bonifacianaj melonganoj :

Melonganoj el bonifacianaj inspiritecoj

Por du, vi bezonos :

  • Du belaj rondamelongano
  • 30 g da diseriga panmolaĵo (oni povas ankaŭ utiligi la kruston)
  • 20 g da maltigita biergisto
  • 30 g da kaŝtanfaruno
  • 7 cl da sojlakto (aǔ iom pli, sed ne multe)
  • 20 g da fekulo (maizo aǔ terpomo aǔ alia ia)
  • Unu supkulero da baziliaĵo (freŝa bazilio kun ajlo kaj olivoleo, la tutaĵo distranĉita)
  • Iom da olivoleo
  • alo kaj pipro

Tranĉu melonganojn po du duonoj kaj kuiru ĉi tiujn en bolata akvo dum ĉirkaŭ 10 minutoj. Ili devas esti firmaj, sed ne tro, sufiĉe moligita por povi eltiri la pulpon. Bone gutigu ĉi tiujn kaj lasu ĝin malvarmiĝas sur tuko.

Faru la panmolaĵon tute sorbiĝi en la sojlakto.

Eltiru la pulpon el la duonaj melonganoj (Atentu ne tratrui gîajn ŝelojn) kaj bone gutigu la pulpon. Poste, haku ĉi tiun maldetale.

Miksu tuton en granda bovlo, krom la du ŝeloj de melongano kaj la oleo.

Plenigu la ŝelojn de melonganon per la farĉo kaj malantaŭ fritu ilin sur la du facoj kun iom da olivoleo (po ĉirkaŭ 5 minutoj ĉiun).

Melonganoj el bonifacianaj inspiritecoj-tranĉo

En la restoracio, ili estis akompanata de patkuiraj legomoj. Hejme, mi estis mallaborema, do mi nur akompanigis ĝin de korsika “merlot” (ruĝa vino).


Notoj :
1: Les Bidochons estas franca aro de bildrakontoj kreita de Christian Binet, kiu estas ĝia scenaristo kaj desegnisto. Ĝi rakontas satiran portreton de Robert (Roberto) kaj Raymonde (Rajmunda) Bidochon. Ili estas geedza paro da 50-jaraj meza franculoj kies ĉiutago fariĝas de difekteto kaj influiĝas de la konsumisma socio.

8 Decembro 2008 at 10 h 55 mi Komenti


Malnovaĵoj

Version française du blog (ĉi tiu blogo franclingve)